Krei konekton kun fiksita IP-adreso
Plej retoj aŭtomate asignos IP-adreson kaj aliajn detalojn al via komputilo kiam vi konektas al la reto. Ĉi tiuj detaloj povas ŝanĝi periode, sed vi eble volas havi fiksitan IP-adreson por la komputilo por ke vi ĉiam scias kio estas ĝia adreso (ekzemple, se ĝi estas dosierservilo).
Por doni al via komputilo fiksitan (statikan) IP-adreson:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Reto.
Klaku Reto por malfermi la panelon.
Trovu la retan konekton kiun vi volas havi fiksitan adreson. Klaku la butonon
apud la reta konekto. Por Wi-Fi-konekto, la butono
estos lokigita apud la aktiva reto.
Elektu la langeton IPv4 aŭ IPv6 kaj ŝanĝu la Metodon al Mane.
Tajpu la IP-adreson kaj Enirejon, same kiel la taŭgan Reton-maskon.
En la sekcio DNS, malŝaltu la ŝaltilon Aŭtomata. Enigu la IP-adreson de DNS-servilo kiun vi volas uzi. Enigu pliajn DNS-servilajn adresojn uzante la butonon +.
En la sekcio Vojoj, malŝaltu la ŝaltilon Aŭtomata. Enigu la Adreson, Reton-maskon, Enirejon kaj Metrikon por vojo kiun vi volas uzi. Enigu pliajn vojojn uzante la butonon +.
Klaku Apliki. La retkonekto devus nun havi fiksitan IP-adreson.