Musmontristo ne moviĝas
Kontroli ke la muso estas enŝovita
Se vi havas muson kun kablo, kontrolu ke ĝi estas firme enŝovita al via komputilo.
Se ĝi estas USB-muso (kun ortangula konektilo), provu enŝtopiĝi ĝin al malsama USB-pordo. Se ĝi estas PS/2-muso (kun malgranda, ronda konektilo kun ses pingloj), certigu ke ĝi estas enŝtopiĝita al la verda muspordo prefere ol la viola klavarpordo. Vi eble devas restarti la komputilon se ĝi ne estis enŝtopiĝita.
Kontroli ke la muso efektive funkcias
Enŝovu la muson en alian komputilon kaj vidu ĉu ĝi funkcias.
Se la muso estas optika aŭ lasera muso, lumo devus brili el la malsupro de la muso se ĝi estas ŝaltita. Se estas neniu lumo, kontrolu ke ĝi estas ŝaltita. Se ĝi estas kaj ankoraŭ estas neniu lumo, la muso eble estas rompita.
Kontroli sendratajn musojn
Certigu ke la muso estas ŝaltita. Estas ofte ŝaltilo sur la malsupro de la muso por malŝalti la muson tute, por ke vi povu preni ĝin kun vi sen ĝi konstante vekiĝanta.
Se vi uzas Bluetooth-muson, certigu ke vi efektive kunligis la muson al via komputilo. Vidu Konekti vian komputilon al Bluetooth-aparato.
Klaku butonon kaj vidu ĉu la musmontranto moviĝas nun. Kelkaj sendrataj musoj dormigas por ŝpari energion, do eble ne respondas ĝis vi klaku butonon. Vidu La muso reagas kun prokrasto antaŭ ol ĝi komencas funkcii.
Kontrolu ke la baterio de la muso estas ŝargita.
Certigu ke la ricevilo (dongle) estas firme enŝovita al la komputilo.
Se via muso kaj ricevilo povas funkcii sur malsamaj radiokanaloj, certigu ke ili ambaŭ estas agordataj al la sama kanalo.
Vi eble devas premi butonon sur la muso, ricevilo aŭ ambaŭ por establi konekton. La instrukciaro de via muso devus havi pli da detaloj se ĉi tio estas la kazo.
Plej RF (radio) sendrataj musoj devus funkci aŭtomate kiam vi enŝtopiĝas ilin al via komputilo. Se vi havas Bluetooth- aŭ IR (infraruĝan) sendratat muson, vi eble devas plenumi kelkajn ekstraajn paŝojn por igi ĝin funkcii. La paŝoj eble dependas de la marko aŭ modelo de via muso.