Ŝanĝi la aspekton de via labortablo
Vi povas ŝanĝi la aspekton de aferoj kiuj aperas sur la ekrano agordante la stilpreferojn al hela aŭ malhela. Vi povas elekti bildon aŭ tapeton kiel vian labortablan fonon.
Hela aŭ Malhela Stilo
Por ŝalti inter helaj kaj malhelaj labortablaj stiloj:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Aspekto.
Klaku Aspekto por malfermi la panelon. La nuntempe elektita stilo estas montrata supre ĉirkaŭita per blua rando.
Klaku por elekti Defaŭlta aŭ Malhela.
La agordo estas aplikita tuj.
Fono
Por ŝanĝi la bildon uzatan por via fono:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Aspekto.
Klaku Aspekto por malfermi la panelon. La nuntempe elektita tapeto estas montrata supre en la antaŭvido por la aktuala stilo.
-
Ekzistas du manieroj ŝanĝi la bildon uzatan por viaj fonoj:
-
Klaku unu el la fonbildoj kiuj estas liveritaj kun la sistemo.
Plej multaj tapetoj havas helaj kaj malhelaj versioj, montrataj kiel mezgrandaĵoj dividitaj duone.
Klaku Aldoni Bildon… por uzi unu el viaj propraj fotoj. Defaŭlte, la dosierujo Bildoj estos malfermita, ĉar plej foto-administraj aplikaĵoj storigas fotojn tie.
-
-
La agordoj estas aplikitaj tuj.
Por alia maniero agordi unu el viaj propraj fotoj kiel la fonon, dekstre-klaku sur la bilddosiero en Dosieroj kaj elektu Agordi kiel Fonon…, aŭ malfermu la bilddosieron en Bildvidilo, klaku la menuklavon en la titolbreto kaj elektu Agordi kiel Fonon….
Ŝaltu al malplena laborspaco por vidi vian tutan labortablon.