Kio estas GNOME Klasika?
GNOME Klasika estas funkcio por uzantoj kiuj preferas pli tradician labortablan sperton. Dum GNOME Klasika estas bazita sur modernaj GNOME-teknologioj, ĝi provizas kelkajn ŝanĝojn al la uzantinterfaco, kiel la menuoj Aplikaĵoj kaj Lokoj sur la supera breto, kaj fenestrolisto malsupre de la ekrano.
Vi povas uzi la menuon Aplikaĵoj sur la supera strio por lanĉi aplikaĵojn.
Fenestrolisto
La fenestrolisto malsupre de la ekrano provizas aliron al ĉiuj viaj malfermitaj fenestroj kaj aplikaĵoj kaj permesas al vi rapide minimumigi kaj restarigi ilin.
La superrigardo Agadoj estas disponebla klakante la butonon sur la maldekstra flanko de la fenestrolisto malsupre.
Por aliri la Agadoj-superrigardo, vi ankaŭ povas premi la klavon Super.
Sur la dekstra flanko de la fenestrolisto, GNOME montras mallongan identigiston por la aktuala laborspaco, kiel 1 por la unua (supra) laborspaco. Aldone, la identigisto ankaŭ montras la totalan nombron de disponeblaj laborspacoj. Por ŝalti al malsama laborspaco, vi povas klaki la identigiston kaj elekti la laborspacon kiun vi volas uzi el la menuo.
Ŝalti al kaj el GNOME Klasika
GNOME Klasika estas disponebla nur sur sistemoj kun certaj GNOME Shell-etendaĵoj instalitaj. Kelkaj Linuksaj distribuoj eble ne havas ĉi tiujn etendaĵojn disponeblaj aŭ instalitaj defaŭlte.
Por ŝalti el GNOME al GNOME Klasika:
Konservu iun ajn malfertan laboron, kaj poste elsalut. Klaku la sisteman menuon sur la dekstra flanko de la supera breto kaj poste elektu la ĝustan opcion.
Konfirmmesaĝo aperos. Elektu Elsaluti por konfirmi.
Sur la ensalutan ekranon, elektu vian nomon el la listo.
Klaku la butonon
en la malsupra-dekstra angulo.
Elektu GNOME Klasika el la listo.
Enigu vian pasvortojn en la pasvortenigkampon.
Premu Enter.
Por ŝalti el GNOME Klasika al GNOME:
Konservu iun ajn malfertan laboron, kaj poste elsalut. Klaku la sisteman menuon sur la dekstra flanko de la supera breto, klaku vian nomon kaj poste elektu la ĝustan opcion.
Konfirmmesaĝo aperos. Elektu Elsaluti por konfirmi.
Sur la ensalutan ekranon, elektu vian nomon el la listo.
Klaku la agordikon en la malsupra-dekstra angulo.
Elektu GNOME el la listo.
Enigu vian pasvortojn en la pasvortenigkampon.
Premu Enter.