Ŝablonoj por ofte uzataj dokumentotipoj
Se vi ofte kreas dokumentojn bazitajn sur la sama enhavo, vi eble profitus el uzado de dosierŝablonoj. Dosierŝablono povas esti dokumento de iu ajn tipo kun la formatado aŭ enhavo kiun vi ŝatus reuzi. Ekzemple, vi povus krei ŝablonan dokumenton kun via leterkapo.
Krei novan ŝablonon
Kreu dokumenton kiun vi uzos kiel ŝablonon. Ekzemple, vi povus fari vian leterkapon en vortara aplikaĵo.
Konservu la dosieron kun la ŝablona enhavo en la dosierujo Ŝablonoj en via dosierujo Hejmo. Se la dosierujo Ŝablonoj ne ekzistas, vi bezonos krei ĝin unue.
Uzi ŝablonon por krei dokumenton
Malfermu la dosierujon kie vi volas meti la novan dokumenton.
Dekstre-klaku ie ajn en la malplena spaco en la dosierujo, poste elektu Nova Dokumento. La nomoj de disponeblaj ŝablonoj estos listigitaj en la submenuo.
Elektu vian deziratan ŝablonon el la listo.
Duoble-klaku la dosieron por malfermi ĝin kaj komenci redaktadon. Vi eble volas renomiti la dosieron kiam vi estas fininta.