Ordigi dosierojn kaj dosierujojn
Vi povas ordigi dosierojn en malsamaj manieroj en dosierujo, ekzemple ordigante ilin en ordo de dato aŭ dosiergrando. Vidu Manieroj ordigi dosierojn sube por listo de oftaj manieroj ordigi dosierojn. Vidu Vidaj preferoj en Dosieroj por informoj pri kiel ŝanĝi la defaŭltan ordigon.
La maniero kiel vi povas ordigi dosierojn dependas de la dosieruja vido kiun vi uzas. Vi povas ŝanĝi la aktualan vidon uzante la listo/krado-butonon en la ilobreto.
Kradar-vido
Por ordigi dosierojn en malsama ordo, klaku la vidopciajn butonon en la ilobreto kaj elektu A-Z, Z-A, Laste Modifita, Unue Modifita, Grando aŭ Tipo.
Ekzemple, se vi elektas A-Z, la dosieroj estos ordigitaj laŭ iliaj nomoj, en alfabeta ordo. Vidu Manieroj ordigi dosierojn por aliaj opcioj.
Lista vido
Por ordigi dosierojn en malsama ordo, klaku unu el la kolonkaptitoloj en la dosieradministranto. Ekzemple, klaku Tipo por ordigi laŭ dosiero-tipo. Klaku la kolonkaptitolondenove por ordigi en la reversa ordo.
Por pli da ordigaj opcioj, klaku la vidopcia butonon en la ilostrio.
En listovidaĵo, vi povas montri kolumnojn kun pli da atributoj kaj ordigi laŭ tiuj kolumnoj. Klaku la vidopciajn butonon en la ilobreto, elektu Videblaj Kolumnoj… kaj elektu la kolumnojn kiujn vi volas esti videblaj. Vi poste povos ordigi laŭ tiuj kolumnoj. Vidu Dosieraj listaj kolumnaj preferoj por priskriboj de disponeblaj kolumnoj.
Manieroj ordigi dosierojn
- A-Z
Ordigas alfabete laŭ la nomo de la dosiero.
- Z-A
Ordigas alfabete laŭ la nomo de la dosiero en inversa ordo.
- Laste modifita
Ordigas laŭ la dato kaj horo kiam dosiero estis lastfoje ŝanĝita. Ordigas de la plej nova al la plej malnova.
- Unue modifita
Ordigas laŭ la dato kaj horo kiam dosiero estis unuafoje ŝanĝita. Ordigas de la plej malnova al la plej nova.
- Grandeco
Ordigas laŭ la grando de la dosiero (kiom da diskospaco ĝi okupas). Ordigas el plej malgranda al plej granda defaŭlte.
- Speco
Ordigas alfabete laŭ la dosiero-tipo. Dosieroj de la sama tipo estas grupigitaj kune, poste ordigitaj laŭ nomo.