Ĝustigi la grandecon de dosiersistemo

Dosiersistemo povas esti pligrandigita por uzi la liberan spacon post ĝia seksio. Ofte ĉi tio eĉ eblas dum la dosiersistemo estas munitita.

Por fari spacon por alia seksio post la dosiersistemo, ĝi povas esti malplenigita laŭ la libera spaco ene de ĝi.

Ne ĉiuj dosiersistemoj subtenas grandecoŝanĝon.

La seksiogrando estos ŝanĝita kune kun la dosiersistema grando. Estas ankaŭ eble resgrandi sekcion sen dosiersistemo en la sama maniero.

Regrandigi dosiersistemon/sekcion

  1. Malfermu Diskoj el la superrigardo Agadoj.

  2. Elektu la diskon enhavantan la dosiersistemon en demando el la listo de stokaj aparatoj maldekstre. Se estas pli ol unu volumo sur la disko, elektu la volumon kiu enhavas la dosiersistemon.

  3. En la ilobreto sub la sekcio Volumoj, klaku la menuklavon. Poste klaku Resgrandigu Dosiersistemon…Resgrandigu… se ekzistas neniu dosiersistemo.

  4. Dialogo malfermiĝos kie la nova grando povas esti elektita. La dosiersistemo estos munitita por kalkuli la minimuman grandon laŭ la kvanto de aktuala enhavo. Se malpligrandigo ne estas subtenata la minimuma grando estas la aktuala grando. Lasu sufiĉan spacon ene de la dosiersistemo kiam malpligrandigante por certigi ke ĝi povas labori rapide kaj fidinde.

    Depende de kiom da datumoj devas esti movitaj el la malpligrandigita parto, la dosiersistema resgrandigo eble daŭros pli longe.

    La dosiersistema resgrandigo aŭtomate implicas riparadon de la dosiersistemo. Do estas konsilataj sekurkopii gravajn datumojn antaŭ komencado. La ago ne devas esti haltita aŭ ĝi rezultos en damaĝitan dosiersistemon.

  5. Konfirmu por komenci la agon klakante Regrandigi.

    La ago malmuntos la dosiersistemon se resgrandigado de munitita dosiersistemo ne estas subtenata. Estu pacienco dum la dosiersistemo estas resgrandigata.

  6. Post kompletigo de la necesaj grandecoŝanĝaj kaj riparaj agoj la dosiersistemo estas preta por uzi denove.