Ripari difektitan dosiersistemon
Dosiersistemoj povas esti koruptitaj pro neatendita energiperdo, sistemfiaskoj kaj nesekura forigo de la drivo. Post tia incidento estas rekomendita ripari aŭ almenaŭ kontroli la dosiersistemon por malhelpi estontajn perdojn de datumoj.
Foje riparado estas bezonata por munti aŭ modifi dosiersistemon. Eĉ se kontrolo ne raportas ajnan damaĝon la dosiersistemo eble ankoraŭ estas markita kiel 'malpura' interne kaj postulas riparadon.
Kontroli ĉu dosiersistemo estas difektita
Malfermu Diskoj el la superrigardo Agadoj.
Elektu la diskon enhavantan la dosiersistemon en demando el la listo de stokaj aparatoj maldekstre. Se estas pli ol unu volumo sur la disko, elektu la volumon kiu enhavas la dosiersistemon.
En la ilobreto sub la sekcio Volumoj, klaku la menuklavon. Poste klaku Kontroli Dosiersistemon….
-
Depende de kiom da datumoj estas konservitaj en la dosiersistemo kontrolo eble daŭros pli longe. Konfirmu por komenci la agon en la dialogo kiu ŝprucas.
La ago ne modifos la dosiersistemon sed malmuntos ĝin se bezonata. Estu pacienco dum la dosiersistemo estas kontrolata.
Post kompletigo vi estos sciigita ĉu la dosiersistemo estas damaĝita. Rimarkite ke en kelkaj kazoj eĉ se la dosiersistemo estas sendamaĝa ĝi ankoraŭ eble devas esti riparita por restarigi internan 'malpuran' markilon.
Ebla perdo de datumoj dum riparado
Se la dosiersistema strukturo estas damaĝita ĝi povas influi la dosierojn konservitajn en ĝi. En kelkaj kazoj ĉi tiuj dosieroj ne povas esti alportitaj al valida formo denove kaj estos forigitaj aŭ movitaj al speciala dosierujo. Estas normale la dosierujo lost+found en la supera nivela dosierujo de la dosiersistemo kie ĉi tiuj retrovitaj dosierpartoj povas esti trovitaj.
Se la datumoj estas tro valoraj por esti perditaj dum ĉi tiu procezo, oni konsilas sekurkopii ilin konservante bildon de la volumo antaŭ riparado.
Ĉi tiu bildo povas esti poste procesita per judicistaj analiziloj kiel sleuthkit por plu retrovi mankantajn dosierojn kaj datumpartojn kiuj ne estis restarigitaj dum la riparado, kaj ankaŭ antaŭe forigitajn dosierojn.
Ripari dosiersistemon
Malfermu Diskoj el la superrigardo Agadoj.
Elektu la diskon enhavantan la dosiersistemon en demando el la listo de stokaj aparatoj maldekstre. Se estas pli ol unu volumo sur la disko, elektu la volumon kiu enhavas la dosiersistemon.
En la ilobreto sub la sekcio Volumoj, klaku la menuklavon. Poste klaku Ripari Dosiersistemon….
-
Depende de kiom da datumoj estas konservitaj en la dosiersistemo riparado eble daŭros pli longe. Konfirmu por komenci la agon en la dialogo kiu ŝprucas.
La ago malmuntos la dosiersistemon se bezonata. La riparaga ago provas alporti la dosiersistemon en konsekvencan staton kaj movas dosierojn kiuj estis damaĝitaj en specialan dosierujon. Estu pacienco dum la dosiersistemo estas riparata.
-
Post kompletigo vi estos sciigita ĉu la dosiersistemo povis esti sukcese riparita. En kazo de sukceso ĝi povas esti uzata denove normale.
Se la dosiersistemo ne povis esti riparita, sekurkopiu ĝin konservante bildon de la volumo por povi retrovi gravajn dosierojn poste. Ĉi tio povas esti farita muntante la bildon nur-legada aŭ uzante judicistajn analizilojn kiel sleuthkit.
Por uzi la volumon denove ĝi devas esti formatita per nova dosiersistemo. Ĉiuj datumoj estos forigitaj.