Forviŝi ĉion de portigebla disko
Se vi havas forigeblan diskon, kiel USB-memorbastonon aŭ eksteran malmolan diskon, vi foje eble volas tute forigi ĉiujn ĝiajn dosierojn kaj dosierujojn. Vi povas fari ĉi tion per formatado de la disko — ĉi tio forigas ĉiujn dosierojn sur la disko kaj lasas ĝin malplena.
Formati porteblan diskon
Malfermu Diskoj el la superrigardo Agadoj.
-
Elektu la diskon kiun vi volas forviŝi el la listo de stokadaparatoj maldekstre.
Certigu ke vi elektis la ĝustan diskon! Se vi elektas la malĝustan diskon, ĉiuj dosieroj sur la alia disko estos forigitaj!
En la ilobreto sub la sekcio Volumoj, klaku la menuklavon. Poste klaku Formati Sekcion….
-
En la fenestro kiu aperas, elektu Tipon de dosiersistemo por la disko.
Se vi uzas la diskon sur Vindozaj kaj Mac OS-komputiloj aldone al Linuks-komputiloj, elektu FAT. Se vi nur uzas ĝin sur Vindozo, NTFS eble estas pli bona opcio. Mallonga priskribo de la dosiersistema tipo estos prezentita kiel etikedo.
Donu al la disko nomon kaj klaku Sekva por daŭrigi kaj montri konfirmfenestron. Zorge kontrolu la detalojn, kaj klaku Formati por viŝi la diskon.
Kiam la formatado estas finita, klaku la eligikonon por sekure forigi la diskon. Ĝi devus nun esti blanka kaj preta uzi denove.
Formatado de disko ne sekure forigas viajn dosierojn
Formatado de disko ne estas tute sekura maniero viŝi ĉiujn ĝiajn datumojn. Formatita disko ne aperos havi dosierojn sur ĝi, sed eblas ke speciala retrova programaro povus retrovi la dosierojn. Se vi bezonas sekure forigi la dosierojn, vi bezonos uzi komandlinian abordilon, kiel shred.