Kontroli vian malmolan diskon pri problemoj
Kontroli la malmolan diskon
Malmolaj diskoj havas enkonstruitan sankontrolan ilon nomatan SMART (Memmonitorado, Analizado kaj Raportada Teknologio), kiu kontinue kontrolas la diskon por eblaj problemoj. SMART ankaŭ avertas vin se la disko estas proksima al fiasko, helpante vin eviti perdon de gravaj datumoj.
Kvankam SMART funkcias aŭtomate, vi ankaŭ povas kontroli la sanon de via disko rulante la aplikaĵon Diskoj:
Kontroli la sanon de via disko per la aplikaĵo Diskoj
Malfermu Diskoj el la superrigardo Agadoj.
Elektu la diskon kiun vi volas kontroli el la listo de stokaj aparatoj maldekstre. Informo kaj stato de la disko estos montrataj.
Klaku la menuklavon kaj elektu SMART-Datumoj kaj Memprovoj…. La Ĝenerala Takso devus diri „Disko estas Bone“.
Vidu pli da informoj sub SMART-Atributoj, aŭ klaku la butonon Komenci Memprovon por ruli memprovi.
Kio se la disko ne estas sana?
Eĉ se la Ĝenerala Takso indikas ke la disko ne estas sana, eble estas neniu kaŭzo por alarmo. Tamen, estas pli bona esti preparita per sekurkopio por malhelpi perdon de datumoj.
Se la stato diras "Antaŭ-fiasko", la disko ankoraŭ estas sufiĉe sana sed signoj de eluzado estis detektitaj kio signifas ke ĝi eble fiaskos en la proksima estonteco. Se via malmola disko (aŭ komputilo) estas kelkaj jaroj malnova, vi probable vidos ĉi tiun mesaĝon en almenaŭ kelkaj el la sankontroloj. Vi devus sekurkopii viajn gravajn dosierojn regule kaj kontroli la diskostaton periode por vidi ĉu ĝi pli malboniĝas.
Se ĝi pli malboniĝas, vi eble volas preni la komputilon/malmolan diskon al profesiulo por plua diagnozo aŭ riparado.