Testi la agadon de via malmola disko

Por testi la rapidecon de via malmola disko:

  1. Malfermu Diskoj el la superrigardo Agadoj.

  2. Elektu la diskon el la listo en la maldekstra panelo.

  3. Klaku la menubutonon kaj elektu Referenc-Testi Diskon… el la menuo.

  4. Klaku Komenci Kompararbitracion… kaj ĝustu la parametrojn Transdona Rapido kaj Alira Tempo laŭ deziro.

  5. Klaku Komenci Kompararbitracion… por testi kiom rapide datumoj povas esti legitaj el la disko. Administrantaj privilegioj eble estas postulataj. Enigu vian pasvortojn, aŭ la pasvortojn por la petita administranta konto.

    Se Plenumi skribo-kompararbitracion estas markita, la kompararbitracio testos kiom rapide datumoj povas esti legitaj el kaj skribitaj al la disko. Ĉi tio daŭros pli longe por kompletigi.

Kiam la testo estas finita, la rezultoj aperos sur la grafikaĵo. La verdaj punktoj kaj ligantaj linioj indikas la prenitajn provojn; ĉi tiuj respondas al la dekstra akso, montrante aliron, skizita kontraŭ la malsupra akso, reprezentante procenotan tempon pasisinta dum la kompararbitracio. La blua linio reprezentas legadrapidojn, dum la ruĝa linio reprezentas skribadrapidojn; ĉi tiuj estas montrataj kiel aliraj datumrapidoj sur la maldekstra akso, skizita kontraŭ procento de la disko vojaĝita, el la ekstera parto al la akso, laŭ la malsupra akso.

Sub la grafikaĵo, valoroj estas montrataj por minimuma, maksimuma kaj meza legad kaj skribad rapidoj, meza alira tempo kaj tempo pasisinta ekde la lasta kompararbitracia testo.