Mi ne povas konekti mian Bluetooth-aparaton

Ekzistas kelka nombro da kialoj kial vi eble ne povas konektiĝi al Bluetooth-aparato, kiel telefono aŭ kapaŭskaltilo.

Konekto blokita aŭ netrudata

Kelkaj Bluetooth-aparatoj blokas konektojn defaŭlte, aŭ postulas ke vi ŝanĝu agordon por permesi ke konektoj estu faritaj. Certigu ke via aparato estas agordita por permesi konektojn.

Bluetooth-aparataro ne rekonis

Via Bluetooth-adaptilo aŭ dongle eble ne estis rekognita de la komputilo. Ĉi tio povus esti ĉar perantaroj por la adaptilo ne estas instalitaj. Kelkaj Bluetooth-adaptiloj ne estas subtenataj sur Linukso, do vi eble ne povas akiri la ĝustajn perantarojn por ili. En ĉi tiu kazo, vi probable devos akiri malsaman Bluetooth-adaptilon.

Adaptilo ne estas ŝaltita

Certigu ke via Bluetooth-adaptilo estas ŝaltita. Malfermu la Bluetooth-panelon kaj kontrolu ke ĝi ne estas malaktivigita.

Aparata Bluetooth-konekto malŝaltita

Kontrolu ke Bluetooth estas ŝaltita sur la aparato al kiu vi provas konektiĝi, kaj ke ĝi estas malkovrebla aŭ videbla. Ekzemple, se vi provas konektiĝi al telefono, certigu ke ĝi ne estas en aviadilreĝimo.

Neniu Bluetooth-adaptilo en via komputilo

Multaj komputiloj ne havas Bluetooth-adapterojn. Vi povas aĉeti adapteron se vi volas uzi Bluetooth.