Kion kopii

Via prioritato devus esti sekurkopii viajn plej gravajn dosierojn same kiel tiujn kiuj estas malfacilaj por rekrei. Ekzemple, ranĝigitaj el plej grava al plej malgrava:

Viaj personaj dosieroj

Ĉi tio povas inkluzivi dokumentojn, kalkultabelojn, retpoŝton, kalendaarajn rendevuojn, financajn datumojn, familiajn fotojn aŭ ajnajn aliajn personajn dosierojn kiujn vi konsiderus anstataŭigebla.

Viaj personaj agordoj

Ĉi tio inkluzivas ŝanĝojn kiujn vi eble faris al koloroj, fonoj, ekranrezolucio kaj musagordoj sur via labortablo. Ĉi tio ankaŭ inkluzivas aplikaĵajn preferojn, kiel agordoj por LibreOffice, via muzikludilo kaj via retpoŝtoprogramo. Ĉi tiuj estas anstataŭigeblaj, sed eble daŭros iom por rekrei.

Sistemaj agordoj

Plej multaj homoj neniam ŝanĝas la sistemagordojn kreitajn dum instalado. Se vi personecigos viajn sistemagordojn pro ia kialo, aŭ se vi uzas vian komputilon kiel servilon, vi eble volas sekurkopii ĉi tiujn agordojn.

Instalita programaro

La programaro kiun vi uzas povas normale esti restorigita sufiĉe rapide post grava komputila problemo per reinstalado de ĝi.

Ĝenerale, vi volas sekurkopii dosierojn kiuj estas neanstataŭigeblaj kaj dosierojn kiuj postulas grandan tempan investon por anstataŭi sen sekurkopio. Se aferoj estas facile anstataŭigeblaj, aliflanke, vi eble ne volas elspezi diskospacon havante sekurkopiadon de ili.