Restaŭri sekurkopion

Se vi perdis aŭ forigis kelkajn el viaj dosieroj, sed vi havas sekurkopion de ili, vi povas restarigi ilin el la sekurkopio:

  • Se vi volas restarigi vian sekurkopion el aparato kiel ekstera malmola disko, USB-disko aŭ alia komputilo sur la reto, vi povas kopii ilin reen al via komputilo.

  • Se vi kreis vian sekurkopion uzante sekurkopian aplikaĵon kiel Déjà Dup, rekomendatas ke vi uzu la saman aplikaĵon por restarigi vian sekurkopion. Reviziu la aplikaĵan helpadon por via sekurkopia programo: ĝi provizos specifajn instrukciojn pri kiel restarigi viajn dosierojn.