Forigi konton

Vi povas forigi retan konton kiun vi ne plu volas uzi.

Multaj retaj servoj provizas aŭtorizan ĵetonon kiun via labortablo konservas anstataŭ via pasvortoj. Se vi forigas konton, vi devus ankaŭ malpermesi tiun atestilon en la reta servo. Ĉi tio certigigos ke neniu alia aplikaĵo aŭ retejo povas konektiĝi al tiu servo uzante la aŭtorizadon por via labortablo.

Kiel malpermesi la aŭtorizadon dependas de la servoprovizanto. Kontrolu viajn agordojn sur la retejo de la provizanto por aŭtorizitaj aŭ konektitaj aplikaĵoj aŭ retejoj. Serĉu aplikaĵon nomatan „GNOME“ kaj forigu ĝin.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Retaj Kontoj.

  2. Klaku Retaj Kontoj por malfermi la panelon.

  3. Elektu la konton kiun vi volas forigi.

  4. Klaku la butonon - en la malsupra-maldekstra angulo de la fenestro.

  5. Klaku Forigi en la konfirmdialogo.

Anstataŭ forigi la konton tute, eblas restrikti la servojn aliritajn de via labortablo.