Aldoni konton
Aldoni konton helpos ligi viajn retajn kontojn kun via labortablo. Tiel, via retpoŝtklianto, kalendaro kaj aliaj rilataj aplikaĵoj estos agordataj por vi.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Retaj Kontoj.
Klaku Retaj Kontoj por malfermi la panelon.
Elektu konton el la listo.
Elektu la tipon de konto kiun vi volas aldoni.
Dialogo malfermiĝos kie vi povas aŭ enigi viajn rettajn kontakreditajn atestojn aŭ klaki butonon kiu malfermos vian retfoliumilon por ensaluti al la konto. Ekzemple, se vi agordas Google-konton, klaku Ensaluti... kaj poste enigu vian retpoŝtadreson kaj pasvortojn.
Se vi enigis viajn akreditajn atestojn ĝuste, vi estos petata permesi al GNOME aliron al via reta konto. Aŭtorizigu aliron por daŭrigi.
Ĉiuj servoj kiuj estas ofertitaj de konta provizanto estos aktivigitaj defaŭlte. Malŝaltu individuajn servojn por malaktivigi ilin.
Post kiam vi aldonis kontojn, aplikaĵoj povas uzi tiujn kontojn por la servoj kiujn vi elektis permesi. Vidu Kontroli kiujn retajn servojn konto povas uzi por aliri por informoj pri kontrolado de kiujn servojn permesi.
Multaj retaj servoj provizas aŭtorizan ĵetonon kiun GNOME konservas anstataŭ via pasvortoj. Se vi forigas konton, vi devus ankaŭ malpermesi tiun atestilon en la reta servo. Vidu Forigi konton por pli da informoj.