Ekbrili la ekranon por alarmsonoj
Via komputilo ludos simplan alarmsoni por certaj tipoj de mesaĝoj kaj okazaĵoj. Se vi havas malfacilecon aŭdi ĉi tiujn sonojn, vi povas havi aŭ la tutan ekranon aŭ vian aktualan fenestron vidale fulmi ĉiufoje kiam la alarmsono estas ludita.
Ĉi tio ankaŭ povas esti utila se vi estas en medio kie vi bezonas vian komputilon esti silenta, kiel en biblioteko. Vidu Elekti aŭ malaktivigi la alarmsoni por lerni kiel silentigi la alarmsoni, poste aktivigi vidajn alarmojn.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Aŭdado por malfermi ĝin.
En la sekcio Vidaj Signaloj, ŝaltu la ŝaltilon Vidaj Signaloj.
Sub Fulmara Areo, elektu ĉu vi volas ke la tuta ekrano aŭ nur via aktuala fenestrotitolo fulmu.
Vi povas rapide ŝalti kaj malŝalti vidajn alarmojn klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Vidaj Alarmoj.