Grandigi ekranon
Pligrandigi la ekranon estas malsama ol simple pligrandigi la tekstgrandecon. Ĉi tiu funkcio estas kiel havi lupeon, permesante al vi moviĝi zomante sur partojn de la ekrano.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Zomo por malfermi ĝin.
Ŝaltu la ŝaltilon Labortabla Zomo.
Vi povas nun moviĝi ĉirkaŭ la ekranaro. Movante vian muson al la randoj de la ekrano, vi movos la pligrandigitan areon en malsamajn direktojn, permesante al vi vidi vian elektitan areon.
Vi povas rapide ŝalti kaj malŝalti zomon klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Zomo.
Vi povas ŝanĝi la pligrandigfaktoron, la mussegumadon kaj la pozicion de la pligrandigita vido sur la ekrano. Ĝustu ĉi tiujn en la sekcio Pligrandigilo.
Vi povas aktivigi krucharojn por helpi vin trovi la mus- aŭ tuŝpanelmontriston. Ŝaltu ilin kaj ĝustu ilian longon, koloron kaj dikecon en la sekcio Krucharo.
Vi povas ŝalti al inversigita kolora video, kaj ĝustu brilon, kontraston kaj koloropciojn por la pligrandigilo en la sekcio Koloraj Filtriloj. La kombinaĵo de ĉi tiuj opcioj estas utila por homoj kun malforta vidado, ajna grado de fotofobio, aŭ simple por uzi la komputilon sub malfavoraj lumaj kondiĉoj.