Presi al dosiero

Vi povas elekti presi dokumenton al dosiero anstataŭ sendi ĝin por presi de printilo. Presado al dosiero kreos PDF-, PostScript- aŭ SVG-dosieron kiu enhavas la dokumenton. Ĉi tio povas esti utila se vi volas transporti la dokumenton al alia maŝino aŭ kunhavigi ĝin kun iu.

Por presi al dosiero:

  1. Malfermu la presdan dialogon premante Ctrl+P.

  2. Elektu Presi al Dosiero en la langeto Ĝenerala.

  3. Por ŝanĝi la defaŭltan dosiernomon kaj kie la dosiero estas konservita, klaku la dosiernomon sub la printil-elekto. Klaku ElektiKonservi kiam vi finis elekti.

  4. PDF estas la defaŭlta dosier-tipo por la dokumento. Se vi volas uzi malsaman Elig-formaton, elektu aŭ PostScriptSVG.

  5. Elektu viajn aliajn paĝajn preferojn.

  6. Premu Presi por konservi la dosieron.