Kial estas strioj, linioj aŭ malĝustaj koloroj sur miaj presaĵoj?
Se viaj presaĵoj estas striecaj, malhelaj, havas liniojn sur ili kiuj ne devus esti tie, aŭ estas alie malbona kvalito, ĉi tio eble estas pro problemo kun la printilo aŭ malalta inko- aŭ tonero-livero.
- Paliganta teksto aŭ bildoj
Vi eble elĉerpiĝas inko aŭ tonero. Kontrolu vian inko- aŭ tonero-liveradon kaj aĉetu novan kaseton se necese.
- Strioj kaj linioj
Se vi havas inkpresilo, la preskap eble estas malpura aŭ parte blokita. Provu purigi la preskapon. Vidu la manlibron de la printilo por instrukcioj.
- Malĝustaj koloroj
La printilo eble elĉerpiĝis je unu koloro de inko aŭ tonero. Kontrolu vian inko- aŭ tonero-liveradon kaj aĉetu novan kaseton se necese.
- Dentecaj linioj, aŭ linioj ne estas rektaj
Se linioj sur via presaĵo kiuj devus esti rektaj fariĝas dentecaj, vi eble bezonas alinearigi la preskapon. Vidu la instrukcia manlibro de la printilo por detaloj pri kiel fari ĉi tion.