Uzi ekranan klavaron
Se vi ne havas klavaron ligitan al via komputilo aŭ preferas ne uzi ĝin, vi povas ŝalti la ekranan klavaron por enigi tekston.
La ekrana klavaro estas aŭtomate aktivigita se vi uzas tuŝekranon
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Tajpado por malfermi ĝin.
Ŝaltu la ŝaltilon Ekrana Klavaro.
Kiam vi sekvontfoje havas la ŝancon tajpi, la ekrana klavaro malfermiĝos malsupre de la ekrano.
Premu la butonon ?123 por enigi nombrojn kaj simbolojn. Pli da simboloj estas disponeblaj se vi poste premas la butonon =/<. Por reveni al la alfabeta klavaro, premu la butonon ABC.
Vi povas premi la butonon por kaŝi la klavaron provizore. La klavaro montriĝos denove aŭtomate kiam vi sekvontfoje premas sur ion kie vi povas uzi ĝin. Sur tuŝekrano, vi ankaŭ povas eltiri la klavaron trenante supren el la malsupra rando.
Premu la butonon por ŝanĝi viajn agordojn por Lingvo aŭ Enigaj Fontoj.