Ligi kaj malligi kontaktojn
Ligi kontaktojn
Vi povas kombini duobligitajn kontaktojn el via loka adresaro kaj rettaj kontoj en unu Kontaktoj-eron. Ĉi tiu funkcio helpas vin konservi vian adresaron organizita, kun ĉiuj detaloj pri unu kontakto en unu loko.
Aktivigu elektomodon premante la markobutonon super la kontaktlisto.
Markobutono aperos apud ĉiu kontakto. Marku la markobutonojn apud la kontaktoj kiujn vi volas kunigi.
Premu Ligi por ligi la elektitajn kontaktojn.
Malligi kontaktojn
Vi eble volas malligi kontaktojn se vi hazarde ligis kontaktojn kiuj ne devus esti ligitaj.
Elektu la kontakton kiun vi volas malligi el via kontaktlisto.
Premu
en la supra-dekstra angulo de Kontaktoj.
Premu Malligi por malligi la eniron el la kontakto.