Kiel mi importas kolorprofilojn?

Vi povas importi kolorprofilon duobloklakante .ICC.ICM-dosieron en la dosierfoliumilo.

Alternative vi povas administri viajn kolorprofilojn per la panelo Koloro.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.

  2. Klaku Agordoj.

  3. Klaku Koloro en la flankstrio por malfermi la panelon.

  4. Elektu vian aparaton.

  5. Klaku Aldoni profilon por elekti ekzistantan profilon aŭ importi novan profilon.

  6. Premu Aldoni por konfirmi vian elekton.

La fabrikanto de via ekrano eble provizas profilon kiun vi povas uzi. Ĉi tiuj profiloj estas kutime faritaj por la meza ekrano, do eble ne estas perfektaj por via specifa. Por la plej bona kalibrado, vi devus krei vian propran profilon uzante kolorimeto aŭ spektrofotometro.