Kiel mi kalibroj mian ekranon?
Vi povas kalibriti vian ekranon por ke ĝi montru pli precizan koloron. Ĉi tio estas precipe utila se vi estas engaĝita en cifereca fotografado, dezajno aŭ arto.
Vi bezonos aŭ kolorimeto aŭ spektrofotometro por ĉi tio fari. Ambaŭ aparatoj estas uzataj por profili ekranojn, sed ili funkcias en iomete malsamaj manieroj.
Certigu ke via kalibradaparato estas konektita al via komputilo.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.
Klaku Agordoj.
Klaku Koloro en la flankstrio por malfermi la panelon.
Elektu vian ekranon.
Premu Kalibri… por komenci la kalibradon.
Ekranoj ŝanĝiĝas ĉiam: la retrolumo en TFT-ekrano duonigos en brilo ĉirkaŭ ĉiujn 18 monatojn, kaj iĝos pli flava dum ĝi maljuniĝas. Ĉi tio signifas ke vi devus rekalibriti vian ekranon kiam la ikono [!] aperas en la panelo Koloro.
LED-ekranoj ankaŭ ŝanĝiĝas laŭ tempo, sed multe pli malrapide ol TFT-oj.