Simuli klakon per hovrado
Vi povas klaki aŭ treni simple ŝvebante vian musmontriston super kontrolo aŭ objekto sur la ekrano. Ĉi tio estas utila se vi trovas malfacila movi la muson kaj klaki samtempe. Ĉi tiu funkcio estas nomata Hovra Klako aŭ Loĝklako.
Kiam Hovra Klako estas aktivigita, vi povas movi vian musmontriston super kontrolo, lasi la muson, kaj poste atendi iom antaŭ ol la butono estos klakita por vi.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Montrado & Klakado por malfermi ĝin.
En la sekcio Klakhelpo, ŝaltu la ŝaltilon Hovra Klako.
La fenestro Hovra Klako malfermiĝos, kaj restos super ĉiuj viaj aliaj fenestroj. Vi povas uzi ĉi tion por elekti kian klaktipon okazos kiam vi ŝvebas. Ekzemple, se vi elektas Sekundara Klako, vi dekstroklakos kiam vi ŝvebas. Post kiam vi duobloklakis, dekstroklakis aŭ trenitis, vi estos aŭtomate revenita al klakado.
Kiam vi ŝvebas vian musmontriston super butono kaj ne movas ĝin, ĝi iom post iom ŝanĝos koloron. Kiam ĝi plene ŝanĝis koloron, la butono estos klakita.
Ĝustu la agordon Prokrasto por ŝanĝi kiom longe vi devas teni la musmontriston senmova antaŭ klakado.
Vi ne bezonas teni la muson perfekte senmova dum ŝvebado por klaki. La montrito rajtas moviĝi iomete kaj ankoraŭ klakos post iom. Se ĝi moviĝas tro, tamen, la klako ne okazos.
Ĝustu la agordon Movislimon por ŝanĝi kiom la montrito povas moviĝi kaj ankoraŭ esti konsiderata ŝvebanta.