Kial mia tabuleto estas nekonata?

Por ke GNOME inicializu tabletopon kun la ĝustaj kapabloj kiel premo, klinado, mapablaj butonaj, ktp. ĝi unue bezonas scii kiujn kapablojn estas disponeblaj. Ĉi tiu informo ne estas provizita de la aparatoj sed loĝas en senmova aparata datumbazo provizita de la bibliotekon libwacom. Aparatoj devas esti individue aldonitaj al ĉi tiu datumbazo kaj do eble ankoraŭ ne disponeblas en la versio de libwacom provizita de via distribuo.

Se tableto ne estas subtenata de libwacom, GNOME ne povas scii kiujn kapablojn estas disponeblaj. GNOME tiam defaŭltigas al supozado ke la tableto estas enkonstruita en unu el la eligoj (la enkonstruita unu se disponebla) kaj ĝi ne havas eksterajn butonojn. La plumaparato (grifeleto) defaŭltigas al normala du-butona ilo. Ĉi tio kutime havas malgrandan efikon sur la funkcieco de la tableto sed ĝi limigas la agordadon de la tableto.

Por instrukcioj pri kiel aldoni aparaton bonvolu vidu la instrukciojn en la libwacom-deponejo.