Aliaj homoj ne povas ludi la videojn kiujn mi faris
Se vi faris videodon sur via Linuksa komputilo kaj sendis ĝin al iu uzanta Vindozon aŭ Mac OS, vi eble trovos ke ili havas problemojn ludante la videon.
Por povi ludi vian videon, la persono al kiu vi sendis ĝin devas havi la ĝustajn kodekojn instalitajn. Kodeko estas malgranda peco da programaro kiu scias kiel preni la videon kaj montri ĝin sur la ekrano. Estas multaj malsamaj videoformatoj kaj ĉiu postulas malsaman kodeko por ludi ĝin. Vi povas kontroli kiun formaton vian videon estas farante:
Malfermu Dosieroj el la superrigardo Agadoj.
Dekstroklaku la videodosieron kaj elektu Propraĵoj.
Iru al la langeto Aŭdio/Video aŭ Video kaj rigardu kiujn Kodekojn estas listigita sub Video kaj Aŭdio (se la video ankaŭ havas aŭdion).
Demandu la personon havanta problemojn pri ludado ĉu ili havas la ĝustan kodeko instalita. Ili eble trovos utile serĉi la ttreton por la nomo de la kodeko plus la nomo de ilia videoludila aplikaĵo. Ekzemple, se via video uzas la formaton Theora kaj vi havas amikon uzanta Vindozan Median Ludilon por provi rigardi ĝin, serĉu "theora windows media player". Vi ofte povos elŝuti la ĝustan kodeko senpage se ĝi ne estas instalita.
Se vi ne povas trovi la ĝustan kodeko, provu la VLC-median ludilon. Ĝi funkcias sur Vindozo kaj Mac OS same kiel Linukso, kaj subtenas multajn malsamajn videoformatojn. Malsukcesante ĉi tion, provu konverti vian videon en malsaman formaton. Plej videoredaktiloj estas kapablaj fari ĉi tion, kaj specifaj videokonvertaj aplikaĵoj estas disponeblaj. Kontrolu la programaran instalila aplikaĵon por vidi kio estas disponebla.
Estas kelkaj aliaj problemoj kiuj eble malhelpos iun ludi vian videon. La video povus esti damaĝita kiam vi sendis ĝin al ili (foje grandaj dosieroj ne estas kopiitaj trans perfekte), ili povus havi problemojn kun sia videoludila aplikaĵo, aŭ la video eble ne estis ĝuste kreita (eble estis kelkaj eraroj kiam vi konservis la videon).