Kial DVD-oj ne ludas?

Se vi enŝovas DVD-on en vian komputilon kaj ĝi ne ludas, vi eble ne havas la ĝustajn DVD-kodekojn instalitajn, aŭ la DVD eble estas el malsama regiono.

Instali la ĝustajn kodeckojn por DVD-ludado

Por ludi DVD-ojn, vi bezonas havi la ĝustajn kodekojn instalitajn. Kodeko estas peco da programaro kiu permesas al aplikaĵoj legi video- aŭ sonformaton. Se via filma ludila programaro ne trovos la ĝustajn kodekojn, ĝi eble ofertos instali ilin por vi. Se ne, vi devos instali la kodekojn mane — petu helpon pri kiel fari ĉi tion, ekzemple en la subtena forumoj de via Linuksa distribuo.

DVD-oj estas ankaŭ kopiprotektitaj uzante sistemon nomatan CSS. Ĉi tio malhelpi vin kopii DVD-ojn, sed ĝi ankaŭ malhelpos vin ludi ilin krom se vi havas ekstra programaron por pritrakti la kopioprotekton. Ĉi tiu programaro estas disponebla el kelkaj Linuksaj distribuoj, sed ne povas esti laŭleĝe uzata en ĉiuj landoj. Bonvolu kontakti vian Linuksan distribuon por pli da informoj.

Kontrolante la DVD-regionon

DVD-oj havas regionkodon, kiu diras al vi en kiu regiono de la mondo ili estas permesataj esti ludata. Se la regiono de la DVD-ludilo de via komputilo ne kongruas al la regiono de la DVD kiun vi provas ludi, vi ne povos ludi la DVD-on. Ekzemple, se vi havas Region 1 DVD-ludilon, vi nur povos ludi DVD-ojn el Nord-Ameriko.

Estas ofte eble ŝanĝi la regionon uzata de via DVD-ludilo, sed ĝi povas nur esti farata kelkajn fojojn antaŭ ol ĝi ŝlosas al unu regiono permanente. Por ŝanĝi la DVD-regionon de la DVD-ludilo de via komputilo, uzu regionset.

Vi povas trovi pli da informo pri DVD-regionkodoj en Vikipedio.