Havi aplikaĵojn startigi aŭtomate dum ensalutado
Kiam vi ensalutas, via komputilo aŭtomate startigos kelkajn aplikaĵojn kaj ruligos ilin en la fono. Ĉi tiuj estas kutime gravaj programoj kiuj helpas vian labortablan sesion funkcii glate.
Vi povas uzi la aplikaĵon Agordiloj por aldoni aliajn aplikaĵojn kiujn vi uzas ofte, kiel ttt-retumilojn aŭ redaktilojn, al la listo de programoj kiuj aŭtomate startas ĉe ensaluto.
Vi devas havi Ĝustigoj instalitan sur via komputilo por ŝanĝi ĉi tiun agordon.
Por startigi aplikaĵon aŭtomate dum ensalutado:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordiloj.
Klaku Ĝustigoj por malfermi la aplikaĵon.
Klaku la langeton Startaj Aplikaĵoj.
Klaku la butonon + por akiri liston de disponeblaj aplikaĵoj.
Klaku Aldoni por aldoni aplikaĵon de via elekto al la listo.
Vi povas forigi aplikaĵon el la listo klakante la butonon Forigi apud la aplikaĵo.