Igi paĝojn presi en malsama ordo

Inversigi

Printiloj kutime presas la unuan paĝon unue, kaj la lastan paĝon laste, do la paĝoj finiĝas en malsuprenorda ordo kiam vi kolektas ilin. Se necesas, vi povas inversigi ĉi tiun presadordono.

Por inversigi la ordon:

  1. Premu Ctrl+P por malfermi la Presdialogon.

  2. En la langeto Ĝenerala, sub Kopioj, marku Inversigi. La lasta paĝo estos presata unue, kaj tiel plu.

Kolekti

Se vi presas pli ol unu kopion de la dokumento, la presaĵoj estos grupigitaj laŭ paĝ-numero defaŭlte (tio estas, ĉiuj kopioj de paĝo unu eliras, poste la kopioj de paĝo du, kaj tiel plu). Kolekti igos ĉiun kopion eliri kun ĝiaj paĝoj grupigitaj kune en la ĝusta ordo anstataŭe.

Por kolekti:

  1. Premu Ctrl+P por malfermi la Presdialogon.

  2. En la langeto Ĝenerala, sub Kopioj, marku Kolekti.