Kiel mi povas kontroli la inko- aŭ toneronivelojn de mia printisto?
Kiel vi kontrolas kiom da inko aŭ tonero restas en via printilo dependas de la modelo kaj fabrikisto de via printilo, kaj la peliloj kaj aplikaĵoj instalitaj sur via komputilo.
Kelkaj printistoj havas enkonstruitan ekranon por montri inkonivelojn kaj aliajn informojn.
Kelkaj printiloj raportus tonero- aŭ inko-nivelojn al la komputilo, kiuj troveblas en la panelo Printiloj en Agordoj. La inko-nivelo estos montrata kun la printilo-detaloj se ĝi estas disponebla.
La peliloj kaj stato-iloj por plej HP-printiloj estas provizitaj de la projekto HP Linux Imaging and Printing (HPLIP). Aliaj fabrikistoj eble provizas propraĵajn pelilojn kun similaj trajtoj.
Alterne, vi povas instali aplikaĵon por kontroli aŭ monitori inko-nivelojn. Inkblot montras inko-staton por multaj HP, Epson kaj Canon-printiloj. Vidu ĉu via printilo estas en la listo de subtenataj modeloj. Alia inko-nivelaj aplikaĵo por Epson kaj kelkaj aliaj printiloj estas mtink.
Kelkaj printiloj ankoraŭ ne estas bone subtenataj sur Linukso, kaj aliaj ne estas dezajnitaj por raporti iliajn inko-nivelojn.