Ŝanĝi la paperformaton dum presado
Se vi volas ŝanĝi la papergrandon de via dokumento (ekzemple, presi US-Letergrandecan PDF sur A4-paperon), vi povas ŝanĝi la presan formaton por la dokumento.
Malfermu la presdan dialogon premante Ctrl+P.
Elektu la langeton Paĝagordo.
Sub la kolumno Papero, elektu vian Paperformaton el la falfenestro.
Klaku Presi por presi vian dokumenton.
Vi ankaŭ povas uzi la falfenestron Orientado por elekti malsaman orientadon:
Vertikala orientiĝo
Horizontala orientiĝo
Renversita vertikala orientiĝo
Renversita horizontala orientiĝo