Presi duflankajn kaj plurpaĝajn aranĝojn

Por presi sur ambaŭ flankoj de ĉiu papera folio:

  1. Malfermu la presdan dialogon premante Ctrl+P.

  2. Iru al la langeto Paĝ-Agordo de la Presi-fenestro kaj elektu opcion el la falmenuo Duflanka. Se la opcio estas malaktiva, duflanka presado ne estas disponebla por via printilo.

    Printiloj pritraktas duflankan presadon en malsamaj manieroj. Estas bona ideo eksperimenti kun via printilo por vidi kiel ĝi funkcias.

  3. Vi ankaŭ povas presi pli ol unu paĝon de la dokumento per flanko de papero. Uzu la opcion Paĝoj per flanko por fari ĉi tion.

La disponebleco de ĉi tiuj opcioj eble dependas de la tipo de printilo kiun vi havas, same kiel la aplikaĵon kiun vi uzas. Ĉi tiu opcio eble ne ĉiam estas disponebla.