La tekkomputila blovilo ĉiam funkcias
Se la malvarmiĝa ventumilaro en via tekkomputilo ĉiam funkcias, povus esti ke la aparataro kiu kontrolas la malvarmiĝan sistemon en la tekkomputilo ne estas tre bone subtenata en Linukso. Kelkaj tekkomputiloj bezonas ekstra programaron por kontroli siajn malvarmiĝajn ventumilojn efike, sed ĉi tiu programaro eble ne estas instalita (aŭ disponebla por Linukso entute) kaj do la ventumiloj nur funkcias je plena rapideco ĉiam.
Se ĉi tio estas la kazo, vi eble povas ŝanĝi kelkajn agordojn aŭ instali ekstra programaron kiu permesas plenan kontrolon de la ventumilaro. Ekzemple, vaiofand povas esti instalita por kontroli la ventumilojn de kelkaj Sony VAIO-tekkomputiloj. Instali ĉi tiun programaron estas sufiĉe teknika proceso kiu estas tre dependa de la fabrikisto kaj modelo de via tekkomputilo, do vi eble volas serĉi specifan konsilon pri kiel fari ĝin por via komputilo.
Ankaŭ eblas ke via tekkomputilo simple produktas multan varmon. Ĉi tio ne nepre signifas ke ĝi supertvarmiĝas; ĝi eble nur bezonas la ventumilaron funkcii je plena rapideco ĉiam por permesi ĝin resti sufiĉe malvarma. Se ĉi tio estas la kazo, vi havas malmultan opcion krom lasi la ventumilaron funkcii je plena rapideco ĉiam. Vi foje povas aĉeti kromajn malvarmiĝajn akcesoraĵojn por via tekkomputilo kiuj eble helpas.