Krei sendrata varmacestan punkton
Vi povas uzi vian komputilon kiel sendrata akceslopunkto. Ĉi tio permesas aliajn aparatojn konekti al vi sen aparta reto, kaj permesas al vi kunhavigi interretan konekton kiun vi faris per alia interfaco, kiel al dratita reto aŭ tra la ĉela reto.
Malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supera strio.
Elektu la sagon de Wi-Fi. La Wi-Fi-sekcio de la menuo etendiĝos.
Klaku Ĉiuj Retoj.
Premu la menuklavon en la supra-dekstra angulo de la fenestro kaj elektu Ŝalti Wi-Fi-Hotspot….
Se vi jam estas konektita al sendrata reto, vi estos demandita ĉu vi volas malkonekti de tiu reto. Unu sendrata adaptilo povas konekti al aŭ krei nur unu reton samtempe. Klaku Ŝalti por konfirmi.
Reta nomo (SSID) kaj sekureca ŝlosilo estas aŭtomate generataj. La reta nomo estos bazita sur la nomo de via komputilo. Aliaj aparatoj bezonos ĉi tiun informon por konekti al la akceslopunkto kiun vi ĵus kreis.
Vi ankaŭ povas konekti al la sendrata reto skanante la QR-kodon sur via telefono aŭ tablojdo uzante la enkonstruitan kameran aplikaĵon aŭ QR-kodo-skanilon.