La interreto ŝajnas malrapida

Se vi uzas la interreton kaj ĝi ŝajnas malrapida, estas kelkaj aferoj kiuj povus kaŭzi la malrapidiĝon.

Provu fermi vian ttt-retumilon kaj poste re-malfermi ĝin, kaj malkonekti de la interreto kaj poste re-konekti. (Farante ĉi tion resetas multajn aferojn kiuj eble kaŭzas ke la interreto funkcias malrapide.)

  • Okupita horo de la tago

    Interretaj servoprovizantoj kutime agordu interretajn konektojn por ke ili estu kunhavigitaj inter pluraj mastrumoj. Kvankam vi konektas aparte, tra via propra telefon-linio aŭ kablo-konekto, la konekto al la resto de la interreto ĉe la telefona centralo eble efektive estas kunhavigita. Se ĉi tio estas la kazo kaj multaj el viaj najbaroj uzas la interreton samtempe kiel vi, vi eble rimarkos malrapidiĝon. Vi plej verŝajne spertas ĉi tion ĉe tempoj kiam viaj najbaroj verŝajne estas sur la interreto (en la vesperoj, ekzemple).

  • Elŝutante multajn aferojn samtempe

    Se vi aŭ iu alia uzanta vian interretan konekton elŝutas plurajn dosierojn samtempe, aŭ rigardas videojn, la interreta konekto eble ne estas sufiĉe rapida por sekvi la postulon. En ĉi tiu kazo, ĝi sentos pli malrapida.

  • Nefidinda konekto

    Kelkaj interretaj konektoj estas simple nefidindaj, precipe provizorulaj aŭ tiuj en altpostul-areoj. Se vi estas en vigla kafejo aŭ konferenca centro, la interreta konekto eble estas tro vigla aŭ simple nefidinda.

  • Malforta sendrata konekta signalo

    Se vi estas konektita al la interreto per sendrata (Wi-Fi), kontrolu la reta ikono sur la supra breto por vidi ĉu vi havas bonan sendrat-signalon. Se ne, la interreto eble estas malrapida ĉar vi ne havas tre fortan signalon.

  • Uzante pli malrapidan mobilan interretan konekton

    Se vi havas poŝtan interretan konekton kaj rimarkos ke ĝi estas malrapida, vi eble moviĝis en areon kie signalricevo estas malforta. Kiam ĉi tio okazas, la interreta konekto aŭtomate ŝaltos de rapida konekto kiel 3G al pli fidinda, sed pli malrapida, konekto kiel GPRS.

  • Retfoliumilo havas problemon

    Foje ttt-retumiloj renkontas problemon kiu igas ilin funkcias malrapide. Ĉi tio povus esti pro iu ajn nombro da kialoj — vi povus esti vizitinta ttt-ejon kiun la retumilo penege ŝargis, aŭ vi eble havis la retumilon malferma dum longa tempo, ekzemple. Provu fermi ĉiujn fenestrojn de la retumilo kaj poste malfermi la retumilon denove por vidi ĉu ĉi tio faras diferencon.