Ŝanĝi kiun retpoŝtan aplikaĵon uzas por skribi retpoŝtojn

Kiam vi klaku butonon aŭ ligilon por sendi novan retpoŝton (ekzemple, en via vortada aplikaĵo), via defaŭlta poŝta aplikaĵo malfermiĝos kun blanka mesaĝo, preta por vi skribi. Tamen, se vi havas pli ol unu poŝtan aplikaĵon instalita, la malĝusta poŝta aplikaĵo eble malfermiĝos. Vi povas ripari ĉi tion ŝanĝante kiun estas la defaŭlta retpoŝta aplikaĵo:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Aplikaĵoj.

  2. Elektu Agordoj ▸ Aplikaĵoj el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Aplikaĵoj.

  3. Elektu Defaŭltaj Aplikaĵoj.

  4. Elektu kiun retpoŝtan klienton vi ŝatus esti uzata defaŭlte ŝanĝante la opcion Poŝto.