Dosieradministrilaj kondutaj preferoj
Vi povas kontroli ĉu vi unufoje klaku aŭ duoble klaku dosierojn, kiel efektigeblaj tekstdosieroj estas traktataj, kaj la rubuja konduto. Klaku la menuklavon en la flankbreto de la fenestro, elektu Preferoj, poste iru al la sekcio Ĝenerala.
Ĝenerala
- Ago por Malfermi Erojn
Defaŭlte, klakado elektas dosierojn kaj duobla klakado malfermas ilin. Vi povas anstataŭe elekti havi dosierojn kaj dosierujojn malfermiĝi kiam vi klaku ilin unufoje. Kiam vi uzas unu-klaka reĝimon, vi povas teni la klavon Ctrl dum klakado por elekti unu aŭ pli da dosieroj.
Ruleblaj tekstodosieroj
Efektigebla tekstdosiero estas dosiero kiu enhavas programon kiun vi povas ruli (efektigi). La dosierPermesoj ankaŭ devas permesi al la dosiero ruli kiel programon. La plej oftaj estas Ŝelo, Python kaj Perl-skriptoj. Ĉi tiuj havas sufiksojn .sh, .py kaj .pl, respektive.
Efektigeblaj tekstdosieroj ankaŭ estas nomataj skriptoj. Ĉiuj skriptoj en la dosierujo ~/.local/share/nautilus/scripts aperos en la kunteksta menuo por dosiero sub la submenuo Skriptoj. Kiam skripto estas efektigita el loka dosierujo, ĉiuj elektitaj dosieroj estos aldonitaj al la skripto kiel parametroj. Por efektigi skripton sur dosiero:
Navigi al la dezirata dosierujo.
Elektu la deziratan dosieron.
Dekstre klaku sur la dosiero por malfermi la kuntekstan menuon kaj elektu la dezirindan skripton por efektigi el la menuo Skriptoj.
Skripto ne ricevos ajnajn parametrojn kiam efektigita el fora dosierujo kiel dosierujo montranta ttt- aŭ ftp-enhavon.