Personecigi konduto de laborspacoj

Vi povas kontroli kiel laborspacoj kondutas sur via sistemo. Du opcioj estas disponeblaj:

  • Dinamikaj Laborspacoj: Ĉi tio estas la defaŭlta agordado. Ĝi aŭtomate forigas ajnajn malplenajn laborspacojn.

  • Fiksita Nombro da Laborspacoj: Ĉi tiu opcio permesas al vi difini specifan nombron da laborspacoj.

Por elekti konduton de laborspacoj, sekvu ĉi tiujn paŝojn:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj tajpu Multitaskado.

  2. Elektu Agordoj ▸ Pluraj Taskoj el la rezultoj.

  3. Sub Laborspacoj, elektu aŭ Dinamikaj LaborspacojFiksita Nombro de Laborspacoj el la rezultoj.

La regadiloj + kaj - aktiviĝas post kiam vi elektas Fiksita Nombro de Laborspacoj, permesante al vi specifi la nombron de laborspacoj.

Vi ankaŭ povas kontroli kiel laborspacoj aperas sur sistemoj kun pluraj ekranoj. Iru al Agordoj ▸ Multitaskado ▸ Multi-Ekrano, poste elektu unu el la sekvaj opcioj:

  • Laborspacoj nur sur ĉefekrano: Montras laborspacojn nur sur via ĉefa ekrano.

  • Laborspacoj sur ĉiuj ekranoj: Montras laborspacojn sur ĉiuj ekranoj konektitaj al via sistemo.