Administri ripetitajn klavopremojn
Defaŭlte, kiam vi tenas klavon sur via klavaro, la litero aŭ simbolo estos ripetita ĝis vi liberas la klavon. Se vi havas malfacilaĵon levi vian fingron reen sufiĉe rapide, vi povas malaktivigi ĉi tiun funkcion, aŭ ŝanĝi kiom longe daŭras antaŭ ol klavpremoj komencas ripetadi, aŭ kiom rapide klavpremoj ripetas.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Tajpado por malfermi ĝin.
-
En la sekcio Tajphelpo, malŝaltu la ŝaltilon Ripetaj Klavoj.
Alternative, ĝustu la glitbareton Prokrasto por kontroli kiom longe vi devas teni klavon por komenci ripetadon, kaj ĝustu la glitbareton Rapideco por kontroli kiom rapide klavpremoj ripetas.