Amaskomunikilaj kartlegistaj problemoj

Multaj komputiloj enhavas legilojn por SD-, MMC-, SM-, MS-, CF- kaj aliaj stokamikardaroj. Ĉi tiuj devus esti aŭtomate detektitaj kaj munitaj. Jen kelkaj problemsolvaaj paŝoj se ili ne estas:

  1. Certigu ke la karto estas enŝovita ĝuste. Multaj kartoj aspektas kvazaŭ ili estas supre-malsupre kiam ĝuste enŝovitaj. Ankaŭ certigu ke la karto estas firme sidiĝinta en la fendo; kelkaj kartoj, precipe CF, postulas malgrandan fortokvanton por enŝoviĝi ĝuste. (Estu singarda ne puŝi tro forte! Se vi renkontas ion solidan, ne devigu ĝin.)

  2. Malfermu Dosieroj el la superrigardo Agadoj. Ĉu la enŝovita karto aperas en la maldekstra flankbreto? Foje la karto aperas en ĉi tiu listo sed ne estas munitita; klaku ĝin unufoje por munti. (Se la flankbreto ne estas videbla, premu F9 aŭ klaku Dosieroj en la supera breto kaj elektu la Flankbreto.)

  3. Se via karto ne aperas en la flankbreto, premu Ctrl+L, poste tajpu computer:/// kaj premu Enter. Se via kartlegilo estas ĝuste agordita, la legilo devus aperigi kiel drivo kiam neniu karto estas ĉeesta, kaj la karto mem kiam la karto estis munitita.

  4. Se vi vidas la kartlegilon sed ne la karton, la problemo eble estas kun la karto mem. Provu malsaman karton aŭ kontrolu la karton sur malsama legilo se eble.

Se neniaj kartoj aŭ drivoj estas montrataj kiam foliumas la lokon Komputilo, eblas ke via kartlegilo ne funkcias kun Linukso pro stirilproblemoj. Se via kartlegilo estas interna (ene de la komputilo anstataŭ ekstera) ĉi tio estas pli verŝajna. La plej bona solvo estas rekte konekti vian aparaton (fotilon, poŝtelefonon ktp.) al USB-pordo sur la komputilo. USB-eksteraj kartlegiloj ankaŭ estas disponeblaj, kaj estas multe pli bone subtenataj de Linukso.