Determini kiu versio de GNOME funkcias

Vi povas determini la version de GNOME kiu funkcias sur via sistemo irante al la panelo Pri en Agordoj.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Pri por malfermi la panelon.

  4. Elektu Sistemaj Detaloj.

  5. Fenestro aperas montrante informon pri via sistemo, inkluzive la nomon de via distribuo kaj la GNOME-version.