Elekti dosierojn per ŝablono
Vi povas elekti dosierojn en dosierujo uzante ŝablonon sur la dosieronomo. Premu Ctrl+S por alporti la fenestron Elekti Erojn Kongruantajn. Tajpu ŝablonon uzante oftajn partojn de la dosieronomoj kaj ĵokersignojn. Estas du ĵokersignoj disponeblaj:
* kongruas kun iu ajn nombro da iuj ajn signoj, eĉ neniu signo.
? kongruas kun ekzakte unu el iuj ajn signoj.
Ekzemple:
-
Se vi havas OpenDocument-Tekstodon, PDF-dosieron kaj bildon kiuj ĉiuj havas la saman bazan nomon Fakturo, elektu ĉiujn tri per la ŝablono
Fakturo.*
-
Se vi havas kelkajn fotojn nomitajn kiel Feriado-001.jpg, Feriado-002.jpg, Feriado-003.jpg; elektu ilin ĉiujn per la ŝablono
Feria???.jpg
-
Se vi havas fotojn kiel antaŭe, sed vi redaktis kelkajn el ili kaj aldonis -redaktita al la fino de la dosieronomo de la fotoj kiujn vi redaktis, elektu la redaktitajn fotojn per
Feria???-redaktita.jpg