Kontroli kiom da diskospaco restas
Vi povas kontroli kiom da diskospaco restas per Diskuzada Analizilo, Sistemmonitoro aŭ Uzado.
Kontroli per Diskuzada Analizilo
Por kontroli la liberan diskospacon kaj diskkapacitecon per Diskuzada Analizilo:
Malfermu Diskuzada Analizilo el la superrigardo Agadoj. La fenestro montros liston de dosierlokoj kune kun la uzado kaj kapacito de ĉiu.
Klaku unu el la eroj en la listo por vidi detalistan resumon de la uzado por tiu ero. Klaku la menuklavon, kaj poste Skani Dosierujon… por skani malsaman lokon.
La informo estas montrata laŭ Dosierujo, Grandeco, Enhavo kaj kiam la datumoj estis laste Modifitaj. Vidu pli da detaloj en Diskuzada Analizilo.
Kontroli per Sistemmonitor
Por kontroli la liberan diskospacon kaj diskkapacitecon per Sistemmonitor:
Malfermu la aplikaĵon Sistemmonitor el la superrigardo Agadoj.
Elektu la langeton Dosiersistemoj por vidi la sekciojn kaj diskuzan spacon de la sistemo. La informo estas montrata laŭ Totalo, Libera, Disponebla kaj Uzata.
Kontroli per Uzado
Por kontroli la liberan diskospacon kaj diskkapacitecon per Uzado:
Malfermu la aplikaĵon Uzado el la superrigardo Agadoj.
Elektu la langeton Stokado por vidi la totalan Uzatan kaj Disponeblan diskospacon de la sistemo, same kiel la uzatajn de la Operaciumo kaj oftaj uzantaj dosierujoj.
Diskospaco povas esti liberigita el uzantaj dosierujoj kaj iliaj subdosierujoj markante la keston apud la dosierujonomo.
Kio se la disko estas tro plena?
Se la disko estas tro plena vi devus:
Forigi dosierojn kiuj ne estas gravaj aŭ kiujn vi ne plu uzos.
Faru sekurkopiadon de la gravaj dosieroj kiujn vi ne bezonos dum iom kaj forigu ilin el la malmola disko.