Serĉi kontakton

Vi povas serĉi retan kontakton per unu el du manieroj:

  1. En la superrigardo Agadoj, komencu tajpi la nomon de la kontakto.

  2. Kongruaj kontaktoj aperos en la superrigardo anstataŭ la kutima listo de aplikaĵoj.

  3. Premu Enter por elekti la kontakton supre de la listo aŭ klaku la kontakton kiun vi volas elekti se ili ne estas supre.

Por serĉi el interne de Kontaktoj:

  1. Klaku en la serĉkampo.

  2. Komencu tajpi la nomon de la kontakto.