Konektiĝi kun via kontakto

Por retpoŝti, babili kun aŭ telefoni al iu en Kontaktoj:

  1. Elektu la kontakton el via kontaktlisto.

  2. Premu la butonon respondan al la detalo kiun vi volas uzi. Ekzemple, por retpoŝti vian kontakton, premu la butonon retpoŝto apud la retpoŝtadreso de la kontakto.

  3. La responda aplikaĵo lanĉiĝos uzante la detalojn de la kontakto.

Se ne ekzistas disponebla aplikaĵo por la detalo kiun vi volas uzi, vi ne povos elekti ĝin.