Kiel mi testas ĉu koloradministrado funkcias ĝuste?
La efikoj de kolorprofilo estas foje subtilaj kaj povas esti malfacile vidi ĉu io multe ŝanĝiĝis.
La sistemo venas kun pluraj profiloj por testado kiuj klarigas kiam la profiloj estas aplikataj:
- Blua
Ĉi tio igos la ekranon blua kaj testas ĉu la kalibradjaj kurboj estas senditaj al la ekrano.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.
Klaku Agordoj.
Klaku Koloro en la flankstrio por malfermi la panelon.
Elektu la aparaton por kiu vi volas aldoni profilon. Vi eble volas noti kiu profilo estas nuntempe uzata.
Klaku Aldoni profilon por elekti testprofilon, kiu devus esti malsupre de la listo.
Premu Aldoni por konfirmi vian elekton.
Por reveni al via antaŭa profilo, elektu la aparaton en la panelo Koloro, poste elektu la profilon kiun vi uzis antaŭ ol vi provis unu el la testprofiloj kaj premu Aktivigi por uzi ĝin denove.
Uzante ĉi tiujn profilojn, vi povas klare vidi kiam aplikaĵo subtenas koloradministradon.