Kial la defaŭltaj ekranprofiloj ne havas kalibradekspiran daton?

La defaŭlta kolorprofilo uzata por ĉiu ekrano estas generita aŭtomate surbaze de la ekrana EDID kiu estas konservita en memorĉipo ene de la ekrano. La EDID nur donas al ni momentsekcion de la disponeblaj koloroj kiujn la ekrano estis kapabla montri kiam ĝi estis fabrikita, kaj ne enhavas multan alian informon por kolorkorekto.

Akiri profilon el la ekranvendisto aŭ krei profilon vi mem kondukus al pli preciza kolorkorekto.