Ĉu mi povas ricevi sciigon kiam mia kolorprofilo estas nepreciza?

Vi povas esti rememorigita rekalibriti viajn aparatojn post specifa tempodaŭro. Bedaŭrinde, ne eblas diri sen rekalibriti ĉu aparatprofilo estas preciza, do estas plej bone rekalibriti aparatojn regule.

Kelkaj kompanioj havas tre specifajn kalibradekspiran politikojn por profiloj, ĉar nepreciza kolorprofilo povas fari grandan diferencon al fina produkto.

Se vi agordas la tempoeltropolikon kaj profilo estas pli aĝa ol la politiko tiam ruĝa averta triangulo estos montrata en la panelo Koloro apud la profilo. Averta sciigo ankaŭ estos montrata ĉiufoje kiam vi ensalutas al via komputilo.

Por agordi la politikon por ekranaj kaj printistaj aparatoj, vi precizigas la maksimuman aĝon de la profilo en tagoj:

$ gsettings set org.gnome.settings-daemon.plugins.color recalibrate-printer-threshold 180
$ gsettings set org.gnome.settings-daemon.plugins.color recalibrate-display-threshold 90