Ĉu mi povas kunhavigi mian kolorprofilon?

Kolorprofiloj kiujn vi mem kreis estas specifaj al la aparataro kaj lumaj kondiĉoj por kiuj vi kalibritiis. Ekrano kiu estis elektigita dum kelke da centoj da horoj havos tre malsaman kolorprofilon ol simila ekrano kun la sekva seria numero kiu estis lumigita dum mil horoj.

Ĉi tio signifas ke se vi kunhavigas vian kolorprofilon kun iu, vi eble alportas ilin pli proksime al kalibrado, sed ĝi estas misgvida en plej bona kazo diri ke ilia ekrano estas kalibriti.

Same, krom se ĉiuj havas rekomenditajn kontrolitajn lumajn (neniu sunlumo el fenestroj, nigraj muroj, taglumo-ampoloj ktp.) en ĉambro kie rigardado kaj redaktado de bildoj okazas, kunhavigi profilon kiun vi kreis en viaj propraj specifaj lumaj kondiĉoj ne havas multan sencon.

Vi devus zorge kontroli la redistribuajn kondiĉojn por profiloj elŝutitaj el vendistaj retejoj aŭ kiuj estis kreitaj por vi.